Rusio komdamnas la usona blokadon kontraŭ Kubo kaj elstarigas ties solidarecon al la mondo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-14 11:44:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Serguei Lavrov, ministro pri eksteraj rilatoj de Rusio

Moskvo, apr 14 (RHK) La rusa ministro pri eksteraj aferoj, Serguei Lavrov, komdamnis ĉi-marde la usona blokadon usonan altrudatan kontraŭ Kubo kaj elstarigis la solidarecon de ĝiaj kuracistoj antaŭ kaj nun kiam la pandemio de Covid-19 vipas la mondon.

La sieĝa politiko de Usono kontraŭ Kubo dum jardekoj  malhavas subtenon de praktike la tuta mondo kaj ĉiujare la Ĝenerala Asembleo de UN aprobas rezolucion kontraŭ tiu sieĝo kaj pledas por ties tuja ĉesigo, deklaris la rusa ministro.

Kubo favoras normalajn rilatojn kun Usono kaj tio estas konstatita dum la dialogoj kun la kubaj amikoj, asertis Lavrov, kiu ĵus dialogis per telefono kun sia homologo kuba, Bruno Rodríguez.

Sed tio devas baziĝi sur reciproka respekto kaj la principoj de la Ĉarto de UN, kel suvereneco de la ŝtatoj kaj la rajto de la popoloj decidi sian destinon, emfazis Lavrov.

Usono, per maldeca sinteno, sin okupas pri senkreditigo de la kubaj kuracistoj, kiuj laboras en dekoj da landoj tutmonde por solvi malfacilajn taskojn pri sano, de antaŭ multaj jaroj, konstatis Lavrov.

Tiaj virtoj de la kubanoj meritas nian plej altan konsideron, li emfazis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up