Caricom postulas Usonon ĉesigi la punojn kontraŭ Kubo kaj Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-16 09:32:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bridgetown, apr 16 (RHK) La membrolandoj de la kariba komunumo Caricom okazigis urĝan pintkunsidon pere de videokonferenco en Barbado, lando kiu prezidas portempe la kariban blokon.

Dum la kunsid o oni pritraktis la sansituacion, la nutran sekurecon kaj la protektadon de la maljunuloj fronte al la pandemio, krom restarigi la agadojn post la epidemio.

La membroj de Caricom petis al Usono ĉesigi ĉiujn punojn kontraŭ Kubo kaj Venezuelo, tiel ke ĉiuj landoj devas kundividi la tutmondan strebon por batali kontraŭ la Covid-19.

Por helpi en la batalo kontraŭ la nova kronviruso, Kubo efektivigas solidaran laboron per siaj sanitaraj brigadoj de la taĉmento Henry Reeve, kiu fakas pri alfronto al katastrofoj kaj epidemioj.

Ĉi-rilate oni raportis ke landoj kiel Jamajko, Barbado, Antigvo-Barbudo, Belizo, Grenado, Dominiko, Sankta Lucio, Sankta-Kito kaj Neviso, Surinamo, Sankta Vincento kaj Grenadinoj ricevis tiujn laborbrigadojn.

Trinidado kaj Tobago, Bahamoj kaj Haitio jam havas de jaroj kuracistajn laborbrigadojn, kiuj nuntempe ankaŭ atentas pacientojn de la kronviruso.

La pandemio provokis pli ol 1500 malsanulojn de la Covid-19 en la regiono, nombro kiu plu kreskos.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up