La prezidento de Honduro dankas la kuban solidarecon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-20 09:19:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Tegucigalpa, apr 20 (RHK) La prezidento de Honduro, Juan Orlando Hernández esprimis dankon al Kubo per sia reto en Twitter, kaj klarigis ke en tiu ĉi flugo vojaĝis ankaŭ 53 honduraj kuracistoj, kiuj studas en la kariba insulo diversajn fakojn. Li aldonis ke en 2016 ambaŭ registaroj subskribis interkonsenton, kiu favoras tiun ĉi kunlaboron.

La alveno al Honduro de 20 profesiuloj kubaj de la internacia taĉmento de fakaj kuracistoj pri katastrofoj kaj epidemioj “Henry Reeve” por batali kontraŭ la Covid-19, fortigas la tradicion internaciisman de Kubo kun la centramerika lando, raportis la informagentejo Prensa Latina.

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez, ankaŭ pere de Twitter taksis tiun ĉi kiel “nova solidara ago de Kubo en kojunkturo, kiu igas necesa tutgloban strebon por bremsi la pandemion.”

La ĵusalvenintoj aliĝas al la pli ol mil kunlaborantoj, kiuj jam antaŭe estis laborantaj en tiu lando.

La kubaj kuracistoj alvenis al Honduro por la unua fojo en 1998 post la uragano Mitch, kiu damaĝis kelkajn landojn de la regiono. Meze de 2004 ili ricevis kontribuon pere de la iniciato kuba-venezuela Misio Milagro, kiu redonis la vidkapablon al malriĉaj personoj.

Miloj da honduranoj venis al Kubo por ricevi oftalmologian kuracadon. En tiuj unuaj tempoj Kubo donacis tri centrojn oftalmologiajn al Honduro, kiu dum dek jaroj rehavigis la vidkapablonn al pli ol 290 mil pacientoj de tiu centramerika lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up