Malpermesas Usono aliron de Kubo al novaj teknologioj pri petrolserĉado.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-10-15 15:43:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Estis konfirmite ke Usono malpermesas ke entreprenoj aŭ ties filioj donu servojn petrolajn al Kubo kaj tiel baras aliron de la insulo al avangardaj teknologioj por progresigi la petrolan industrion.
La malpermesoj kiujn trudas la usona sieĝo al la kariba lando dum pli ol 50 jaroj estas kontraŭleĝa regulo kiu celas paralizi la industrion de petrolo kaj gaso.
Tiuj ĉi reguloj provokas plian koston de la kontraktoj kun la kompanioj posedantaj la platformojn por petrolserĉado, tial ke la teknologioj de ili uzataj ne povas enhavi pli ol 10% de usonaj komponantoj.
La nuna reguloj postulas al la fremdaj kompanioj fari aldonajn investojn, kaj pro tio, fariĝas pli kostaj la utiligo de tiuj platformoj en la maraj teritorioj de la insulo.
La raporto estis farita de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj en dokumento kiun ili submetos al konsidero de la ĝenerala asembleo de UN la 29-an de oktobro,  kies nomo estas Bezono haltigi la usonan sieĝon ekonomian, komercan kaj financan.
Alia flanko de la usona sieĝo estas malpermesi al usonaj filioj en triaj landoj, havi kiun ajn transakcion kun kubaj entreprenoj; krome, fuzioj, aĉetoj kaj akiroj normale okazantaj inter kompanioj internaciaj de tiu branĉo, ofte rezultigas retiriĝon de provizantoj de la kubaj merkatoj.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up