Esperigaj laborkunsidoj prioritate al la batalo kontraŭ la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-24 09:42:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel kaj Manuel Marrero, kubaj prezidento kaj ĉefministro

Havano, apr 24 (RHK) Ekde la unuaj tagoj de marto kiam konfirmiĝis en la insulo la unuaj kazoj de Covid-19, la kuba registaro prioritatis en sia labora tagordo la tagan batalon kontraŭ la pandemio.

La ĵaŭda kunsido en la Palaco de la Revolucio estis markita de tri kunsidoj, profundaj kaj esperigaj kun spertuloj de publika sano, sciencistoj de kelkaj sektoroj kaj kun la membroj de la laborgrupo provizora kreita por gvidi la agadojn de Kubo fronte al la kompleksa scenejo trudita de la malsano.

Ĉiu renkontiĝo celas gajni tempon al la malsano, kiu jam mortigis 43 homojn en la insulo kaj akumulas 1235 kazojn.

Dum la interŝanĝo  kun la spertuloj pri la proceduroj aplikitaj en Kubo al la pacientoj, la prezidento Miguel Díaz-Canel konfirmis la kondiĉon daŭre labori forte por ke la homoj ne atingu gravan aŭ krizan staton.

Temas pri komenco de la traktado ekde la etapo de pacientoj suspektemaj, por ne perdi la tempon.

En tiu ĉi proceduro, kiu havis kelkajn versiojn en la tempo estas inkluzivitaj kubaj produktoj kiel Interferono Alfa 2b,  Biomodulino-t,  cigb2020 kaj cig258, kun promesplenaj rezultoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up