Kubo raportas 30 novajn kazojn kaj neniun forpason dum la lastaj horoj pro Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-29 13:32:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 29 (RHK) La nacia direktoro de epidemologio de la ministerio pri publika sano, dro. Francisco Durán, informis ke je la fermo de hieraŭ oni konfirmis 30 novajn kazojn, por akumulita nombro de 1467 pacientoj pozitivaj al la Covid-19, kaj neniu forpasinto dum la lastaj 24horoj.

Estas enhospitaligitaj por kontrolo klinika kaj epidemiologia, 3068 pacientoj. Aliaj 6839 personoj estas sub kontrolo en siaj hejmoj tra la baza sansistemo.

Kubo  studis 1836 samplojn el kiuj rezultis 30 pozitivaj. La lando akumulas 45344 analizitajn  kaj 1467 pozitivajn, kio reprezentas 3,2%.  

La 30 novaj kazoj estas kubanoj, el ili 23 (76,6%) estas kontaktoj de aliaj konfirmitaj kazoj kaj 7 (23,4%) ne havas prezicigitajn fontojn.

Ĉiutage la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero, gvidas laborkunsidon de la grupo pri prevento kaj kontrolo de Covid-19 en la insulo.

Oni faras detalan pritakson ĉiuvespere por alfronti kaj minimumigi la efikojn de tiumalsano en la nacia teritorio. La ministro pri publika sano José Antel Portal aktualigas pri la internacia situacio kaj la evoluo en Kubo.

Dum la hieraŭra kunsido oni elstarigis la lokan produktadon de protektiloj por la sanitara personaro, kaj ankaŭ emfazis la defion altigi la produktadon de nutraĵoj kaj atingi pli bonan distribuadon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up