Pli bonaj indikiloj pri prevento kaj kontrolo de Covid-19 en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-30 08:58:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel kaj Manuel Marrero, kubaj prezidento kaj ĉefministro

Havano, apr 30 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero gvidis la ĉiutagan laborkunsidon de la grupo por prevento kaj kontrolo de la nova kronviruso post tago markita de esperigaj ciferoj kun 30 kazoj pozitivaj , 42 elhospitaligitaj, neniu forpasinto kaj fermo de evento de loka transmisio de la malsano.

La ministro pri publika sano José Angel Portal, konfirmis ke la teritorioj kun pli da pozitivaj kazoj por ĉiu 100 mil loĝanto estas la municipo Insulo de Junularo kun 39 kazoj, Havano kun 628, Villa Clara kun 189, Ciego de Ávila kun 82, Matanzas kun 109 kaj Sancti Spiritus kun 61.

La ĉefministro emfazis ke la guberniestroj tra la tuta lando devas aparte atenti la maljunulejojn, sociajn instituciojn, spikiatriajn hospitalojn kaj centrojn de pasumantoj, esence en temoj de sano, nutrado kaj higieno.

Aliaj temoj traktitaj rilatis al la nunaj situacioj en ĉiuj teritorioj, la lokaj respondoj pri eventoj de transmisio, la plibonigo de la platformoj de elektronika komerco, la sekurecaj regulaĵoj kaj la plenumo de la izoliĝo socia.

En la kunsido, Díaz-Canel kaj Marrero Cruz kun la guberniestroj,  instigis al daŭra reago fronte al tiuj personoj, kiuj meze de tiu ĉi kompleksa situacio en la lando  agas kontraŭleĝe, maldiscipline kaj per kondutoj, kiuj endanĝerigas la aliajn.

En tiu ĉi batalo por la vivo, en kiu la ciferoj pliboniĝas per la sinofero taga de milionoj da kubanoj, estas neacepteblaj la egoismo kaj oportunismo de kelkaj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up