Internacia tago de la laboristoj: en Kubo mia domo estas mia placo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-01 10:36:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 1 (RHK) Neokazinta festado estas kunvokita en Kubo por memorigi la Internacian Tagon de la Laboristaro hejme per alvoko al kreivemo, kaŭze de la krizo kreita de la Covid-19.

La kubanoj kutimiĝis al fruaj festoj kaj paradoj festecaj en placoj plenigitaj de afiŝoj, sloganoj kaj familia etoso laborista, ĉi-foje tion oni  faras hejme.

Ĉi-ĵaŭde la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel ratifis la alvokon antaŭanoncitan kaj emfazis ke spite al la usona sieĝo, militoj kaj minacoj, la kuba popolo estigas belajn iniciatojn por paradi, nun kiam ni estas devigitaj resti en socia izoliĝo fizika; niaj domoj iĝos niaj placoj, asertis la ŝtatestro.

La aŭtotitatuloj instigis eki la datrevenon kantante la nacian himnon  kaj per aplaŭdo por la laboristoj kiuj laboreje, hejme aŭ ie tra la mondo, senĉese laboras por venki la epidemion, konfirmis la kuba ŝtatestro.

En la placoj, tamen, estas malsame: por la unua fojo ekde 1959 la kubaj laboristoj festos la tagon de la monda laboristaro hejme, por rigore plenumi la rekomendojn de socia izoliĝo.

Kiel respondo, la sociaj retoj akceptos etikedojn por la festado kiel MiaDomoEstasMiaPlaco, NiEstasKubo kaj KuboSavas, samkiel aliajn iniciatojn de la kubanoj.

Estos landa festado speciala por danki ĉiujn batalantojn kontraŭ la pandemio, por tiuj, “kiuj batalas ne unu tagon, ne unu monaton, ne unu jaron, sed ĉiutage, ĉiumonate, ĉiujare”, li aldonis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up