Daŭre reduktiĝas en Kubo novaj kazoj de Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-05 11:01:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 5 (RHK) La ministerio pri publika sano de Kubo raportis je la fermo de tiu ĉi lundo 17 novajn pozitivajn kazojn de Covid-19 por totalo de 1685 personoj kaj neniu mortinto dum la lastaj 24 horoj.

Estas enhospitaligitaj por epidemiologia kontrolo 2267 pacientoj. Aliaj 6047 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sansistemo.

Por Covid-19 oni analizs 2169 samplojn, el kiuj 17 iĝis pozitivaj. Tiamaniere la insulo akumulas totalon de 57 711 samplojn analizitajn kaj 1685 pozitivaj (2,9%).

La 17 novaj kazoj konfirmitaj estas kubanoj, el kiuj 10 (58,8%) estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj kaj en 7(41,1%) oni ne povis precizigi la infekt-fonton.

El la 17 kazoj 10 (58,8%) estis virinoj kaj 7 (41,2%) estis viroj. La plej vunditaj aĝoj estas inter 40-60 jaroj kun 7 kazoj (41%), kaj sekvis tiuj de pli ol 60 jaroj kun 6 kazoj (35,3%). Sen simptomaj kazoj estis 8 por 47,1%.

La kubaj aŭtoritatuloj daŭre insistas pri la graveco plenumi la regulojn pri socia izoliĝo por eviti kontaĝojn, ĉar laŭ la  prognozoj matematikaj faritaj de la specialistoj, tiu ĉi povus esti inter la plej riskaj periodoj.

Nur la socia izoliĝo povus eviti novajn lokajn transmisiojn, kiel okazis pasintsemajne en la havana municipo Cotorro.

La insulaj aŭtoritatuloj laboras por ke la planita deklivo estu kiel eble plej ebena, sed oni insistas pri la graveco ke la civitanaro discipline plenumu la adoptitajn regulaĵojn fronte al la pandemio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up