Francio impulsos proponon de Nobelpremio pri Paco al la kuba kuracista brigado Henry Reeve.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-05-08 09:03:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Parizo, maj 8 (RHK) Francaj organizoj solidaraj al Kubo preparas platformon por impulsi la proponon de pri Paca Nobelpremio al la kuracistaj brigadoj Henry Reeve pro ties subteno en la batalo kontraŭ la Covid-19, informis la organizantoj. En deklaroj al Prensa Latina, Rose-Marie Lou, politika ataŝeo de la Asocio Cuba Linda, kiu petis tiun ĉi rekonon por la profesiuloj de sano de la kariba lando, precizigis ke jam aliĝis la asocioj France Cuba kaj Cuba Kunlaboro Francio. Laŭ informis la aktivulino, la agadoj inkluzivas la kontakton kun deputitoj, kiuj pretus oficialigi la peton antaŭ la norvega komitato de la Nobelpremio. Krom agi justice pri la kuracista laboro humanitara tra la mondo, nia celo estas batali kontraŭ la kalumnioj de la usona imperio pri la medicina kunlaboro kuba, ŝi aldonis. Pli ol 1500 profesiuloj de la insulo laboras en 25 landoj de Latinameriko, Karibio, Eŭropo kaj Afriko por subteni la klopodojn de la koncernaj aŭtoritatuloj en la batalo kontraŭ la Covid-19, pandemio kiu jam mortigis pli ol 270 mil personojn tutmonde. Kiam ili alvenis al Italio, la okcidentaj amaskomunikiloj ne povis plu kaŝi la insulan kunlaboron, kaj ni pensas ke estas la momento proponi la pacan nobelpremion por la brigadoj Henry Reeve, emfazis Lou. La internacia brigado de fakaj kuracistoj en situacioj de katastrofoj kaj gravaj epidemioj Henry Reeve naskiĝis en 2005 kun la celo helpi la loĝantaron malriĉan de Nueva Orleans, abandonita je sia sorto post la uragano Katrina flanke de la usona registaro, kiu rifuzis la help-proponon. Tertremoj, uraganoj, intensaj pluvoj kaj epidemioj damaĝis landojn de diversaj kontinentoj, inter ili , Pakistano, Indonezio, Ĉilio, Ekvadoro, Venezuelo, Bolivio, Haitio, Nepalo, Gvineo, Liberio kaj Sierra Leono, kie multaj loĝantoj estis atentitaj de la kubaj kuracistoj kaj flegistoj. En 2015 sindikatoj de Norvegio proponis la kuracistojn por la jara premio en la kuntekstoj de ilia laboro en Afriko Okcidenta por fronti la aperon de ebolo, sed ne estis donita. Lou elstarigis en sia dialogo kun Prensa Latina ke la solidareco de la kubaj sanprofesiuloj kreskas, spite al la sekvoj de la krima blokado usona en la kariba insulo.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up