Evoluprogramoj en la Insulo de Junularo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-05-05 15:19:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Esteban Lazo, membro de la politika buroo de la komunista partio kaj prezidanto de la insula parlamento, vizitis diversajn instituciojn ligitajn al la speciala distrikto  Insulo de Junularo, situanta sude de la kuba arkipelago, kie li dialogis kun la gvidantaro, gelaboristoj kaj civitanoj.
 
Dum la dialogo li alvokis ĉiujn kune labori pli efike kaj kvalite por plenumi la nunan strategion sociekonomian de la insulo, celanta plibonigi kaj aktualigi la kuban ekonomian modelon.
 
Li vizitis la Komunumon 27 de la speciala distrikto, kiu okupiĝas pri la brutaro; tie li interesiĝis pri la kvalifiko de la laboristaro kaj enketis pri la potencialoj por solvi organizajn problemojn nuntempe ekzistantajn  en tiu pretermara regiono kuba, la dua plej granda de la tuta arkipelago.
 
En la entrepreno agroindustria de fruktoj “Jesús Montané”, la kuba parlamentestro mem spertis la laboron faritan en kelkaj branĉoj, ankaŭ la ekfunkciigon de rizmuelejo kaj nova sekigejo por la grejno; ankaŭ rekonis la teknologiajn progresojn por certigi la kvaliton de la semoj, kio alstrebas al pli bonaj kondiĉoj, kaj la strebojn faratajn por komercado de la medicinaj plantoj.
 
Lazo aparte atentigis la gvidantojn esti pli viziaj, bone mastrumi kaj plani la laboron por atingi la ekonomian salton de la Insulo de la Junularo, kun la subteno de la ceteraj regionoj de la lando.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up