Logo Radio Habana Cuba

Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Raportas Kubo 9 novajn kazojn kaj neniun forpason de Covid-19

Havano, jun 2 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi lundo, oni konfirmis 9 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2092  personoj kaj neniun  forpasinton.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  444  pacientoj. Aliaj  1736 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu ĉi tago oni analizis 1352 samplojn, el kiuj 9 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 108 389  studitajn samplojn kaj 2092 pozitivojn.

La  novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili 7  estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,4% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 133 el la kazoj venas el eksterlando. El la totalo konfirmita 52,2% estas sen simptomaj.

El la novaj kazoj  6 estis virinoj. El la 2092  pacientoj diagnozitaj, 180  restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 83, kun indikilo de morteco je 3,96% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 17 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro da  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1827  jam rekuperiĝintaj (1 pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en kriza stato kaj 4 en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   6 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  6,06 % dum la amerika regiono havas proksimume 50,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 2 milionoj kaj duono. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  5,62%.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo, Havano iĝis dum la lastaj tagoj,  centron de la epidemio, pro ne korekta plenumo de socia distanciĝo kaj tial  la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso. Pri tio la havanaj aŭtoritatuloj pli strike kontrolos la sekurecajn regulojn epidemiologiajn.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparas strategion por iri al rekuperiĝo kiam venu la momento en la venontaj monatoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 02-08-20
  • Esperanto 26-07-20
  • Esperanto 19-07-20
  • Esperanto 12-07-20
  • Esperanto 05-07-20
  • Esperanto 28-06-20
vizitkalkulilo

8467102

  • maxima: 19729
  • yesterday: 1
  • today: 2803
  • online: 182
  • total: 8467102