Raportas Kubo 14 novajn kazojn kaj neniun forpason de Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-05 09:55:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jun 5 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi ĵaŭdo, oni konfirmis 14 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2133  personoj kaj neniun  forpasinton.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  521  pacientoj. Aliaj  2036 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu ĉi tago oni analizis 2015 samplojn, el kiuj 14 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 114 464  studitajn samplojn kaj 2133 pozitivojn.

La  novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili 13j  estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 90,6% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 133 el la kazoj venas el eksterlando. El la totalo konfirmita 1124 estis sen simptomaj.

El la novaj kazoj  12 estis viroj. El la 2133  pacientoj diagnozitaj, 200  restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 83, kun indikilo de morteco je 3,89% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 17 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro da  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1848  jam rekuperiĝintaj (9 pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en kriza stato kaj 3 en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   6 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  5,97 % dum la amerika regiono havas proksimume 48,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 3 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  5,58%.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo, Havano iĝis dum la lastaj tagoj,  centron de la epidemio, pro ne korekta plenumo de socia distanciĝo kaj tial  la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso. Pri tio la havanaj aŭtoritatuloj pli strike kontrolos la sekurecajn regulojn epidemiologiajn. En 11 kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparas strategion por iri al rekuperiĝo kiam venu la momento en la venontaj monatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up