Raportas Kubo 5 novajn kazojn kaj neniun forpasinton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-09 09:48:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 9 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi lundo, oni konfirmis 5 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2205 personoj kaj neniun  forpasinton.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  515  pacientoj. Aliaj  607 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu ĉi tago oni analizis 2067 samplojn, el kiuj 5 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 122 603  studitajn samplojn kaj 2205 pozitivojn.

La  novaj 5 kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili 4  estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,6% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 157 el la kazoj venas el eksterlando.El la totalo konfirmita 52,7% (1163) estas sen simptomaj.

El la novaj kazoj  3 estis viroj. El la 2205 pacientoj diagnozitaj, 240 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 83, kun indikilo de morteco je 3,76% sub la nivelo de la amerika regiono.Kubo restas je la pozicio 18 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro da  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1880 jam rekuperiĝintaj ( 12 pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en kriza stato kaj 1 en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   6 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  5,83% dum la amerika regiono havas proksimume 49,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 2 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  5,46%.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo, la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparas strategion por iri al rekuperiĝo kiam venu la momento en la venontaj monatoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up