Raportas Kubo 10 novajn kazojn kaj neniun forpason pro Covid

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-14 10:01:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 14 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi sabato, oni konfirmis 10 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2248 personoj kaj neniun  forpasinton.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  435  pacientoj. Aliaj  501 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu ĉi tago oni analizis 2135 samplojn, el kiuj 10 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 133 763  studitajn samplojn kaj 2248 pozitivojn.

La  novaj 10 kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili 6  estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,4% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 160 el la kazoj venas el eksterlando.El la totalo konfirmita 53,3% (1200) estas sen simptomaj.

El la novaj kazoj  5 estis viroj. El la 2248 pacientoj diagnozitaj, 214 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 84, kun indikilo de morteco je 3,75% sub la nivelo de la amerika regiono.Kubo restas je la pozicio 18 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro da  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1948 jam rekuperiĝintaj ( 25 pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en kriza stato kaj 5 en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   7 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  5,59% dum la amerika regiono havas proksimume 49,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 2 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  5,35%.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo, la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparis strategion por iri al rekuperiĝo kiam venu la momento en la venonta semajno.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up