Raportas Kubo 10 novajn kazojn de Covid-19 kaj neniun forpason

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-19 09:49:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jun 19 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi ĵaŭdo, oni konfirmis 10 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2305  personoj kaj neniun  forpasinton. 

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  334  pacientoj. Aliaj  664 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu tago oni analizis 2543  samplojn, el kiuj 10 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 146 276  studitajn samplojn kaj 2305 pozitivojn.

La  novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili 5  estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 88,5% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj. Totalo de  161 estas venintaj el eksterlando. El la totalo konfirmita 53,9% estis sen simptomaj.

El la novaj kazoj  2 estis viro por 50,45% el la total . El la 2305  pacientoj diagnozitaj, 181  restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 85, kun indikilo de morteco je 3,69% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 18 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2037  jam rekuperiĝintaj (17 pliaj hieraŭ). Unu paciento estas en kriza stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   8 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  5,39 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 49,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 3 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  5,18%.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo  la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la fizikan izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso. Pri tio la havanaj aŭtoritatuloj pli strike kontrolas la sekurecajn regulojn epidemiologiajn.

En 13  kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj kaj pro tio  komenciĝis la rekuperiĝa etapo en tiuj provincoj, escepte en Havano kaj Matanzas, la solaj, kiuj daŭre raportas kazojn de Covid-19.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up