La kuba prezidento partoprenos la mondan pintkunsidon virtualan de IOL

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-08 08:53:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, prezidento de la Respubliko

Havano, jul 8 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel partoprenos ĉi-merkrede en la virtuala pintkunsido de la Internacia Organizo de Laboro (IOL), kiu hodiaŭ okazigas  la sesion de mondaj gvidantoj pri la Covid-19 kaj la mondo de laboro, kune kun ŝtatestroj, registaraj ĉefoj, elstaraj gvidantoj kaj sindikatoj je tutmonda nivelo.

Sub la devizo “Konstrui estontecon de laboro pli bona”, la evento estas platformo altnivela en kiu reprezentantoj de registaroj, labordonantoj kaj laboristoj, kune kun aliaj partneroj povas pritrakti la ekonomikan kaj socian sekvon de la pandemio en ĉiu lando kaj regiono.

Unu jaron post celebrado de la centjariĝo de la IOL, Kubo kiel membrofondinto prezentos siajn spertojn rilate al labora protekto dum tiu ĉi etapo de frontado al la pandemio de la nova kronviruso.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up