Raportas Kubo 4 novajn kazojn de Covid-19 kaj neniun forpason

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-09 09:36:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jul 9 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi  merkredo, oni konfirmis  4 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2403  personoj kaj neniun  forpasinton. 

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  225  pacientoj. Aliaj  264 personoj estas kontrolataj  tra la baza sanatento.

En tiu tago oni analizis 3091  samplojn, el kiuj 4 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 195 534  studitajn samplojn kaj 2403 pozitivojn.

La  novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. Ĉiuj  estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 88,47% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  163  personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 54,5% estis sen simptomaj.

El la  novaj kazoj 2  estas viroj por  50,6% el la totalo . El la 2403  pacientoj diagnozitaj,  71   restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 86, kun indikilo de morteco je 3,58% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 104 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2244  jam rekuperiĝintaj (2  pliaj hieraŭ). Du  pacientoj  estas en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   11,8 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  4,61 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 52,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 6 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  4,45%.

La tuta lando estas jam en rekuperiĝa etapo. En 14  kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj kaj pro tio la lando ekigis  la rekuperiĝan etapon.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo  la aŭtoritatuloj insistas pri konservo de higienaj reguloj por eviti revigliĝon de la nova kronviruso kaj en 4 municipoj de Havano oni fortigas la kontrolojn, tiel ke ili havas aktivajn kazojn. 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up