En Aŭstralio estis inaŭgurita ekspozicio kontraŭ terorismo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-05-12 13:08:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Estis informite pri la duobla ekspozicio inaŭgurita en Canberra, Aŭstralio rilate al  la kuba alfabetiga laboro kaj por liberigo de la kuba kontraŭteroristo Antonio Guerrero maljuste enkarcerigita en Usono.
 
La Asocio Aŭstralio de Amikeco al Kubo prezentis la ekspozicion “Mi mortos kiel mi vivis” kiu konsistas el 15 artaj akvareloj de la kuba kontraŭteroristo Antonio Guerrero, kiu kune kun Gerardo Hernández kaj Ramón Labañino estas malliberigitaj en usonaj malliberejoj plenumante maljustajn punojn.
 
La galerio Stirrup prezentas la ekspozicion, kaj Chela Wietze, prezidantino de la asocio kaj la kuba ambasadoro en Aŭstralio, Pedro Monzón, esprimis ke la celo de la ekspozicio estas informi kaj tuŝi la aŭstralianojn rilate la kampanjon por liberigi la tri kubanojn.
 
Aldone, la gvidanto kaj kreinto de la fondaĵo Alfabetigo por la Vivo, Jack Beetson, detale parolis pri la sukceso de la kampanjo alfabetiga “Mi ja povas”,  kiu evoluas en diversaj komunumoj en tiu lando kun  tre pozitivaj sekvoj  en la originaj popoloj aŭstraliaj. Li aparte dankis la insulon pro tiu laboro, kiu permesis iniciati batalon kontraŭ  analfabeteco .
 
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up