Kubo raportas 3 novajn kazojn de Covid-19 dum la lastaj 24 horoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-24 10:14:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jul 24 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi  ĵaŭdo, oni konfirmis  3 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je  2469  personoj. 

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  211  pacientoj. Aliaj  307  personoj estas kontrolataj  tra la baza sanatento.

En tiu tago oni analizis 3075  samplojn, el kiuj nulo  estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 240 894 studitajn samplojn kaj 2469 pozitivojn.

En Kubo ĝis hodiaŭ,  el ĉiuj konfirmitaj kazoj 88,1% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  171  personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 54,7% estis sen simptomaj.

La nombro da forpasintoj entute estas je 87, kun indikilo de morteco je 3,55% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 110 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2341  jam rekuperiĝintaj (2  pliaj hieraŭ). Unu  paciento  estas en kriza, sed stabila stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   15 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  4,1 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 53,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 8 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,96%.

La tuta lando estas jam en rekuperiĝa etapo. En 12  kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj kaj pro tio la lando trapasas  la rekuperiĝan etapon.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo  la aŭtoritatuloj insistas pri konservo de higienaj reguloj por eviti revigliĝon de la nova kronviruso kaj en 5 municipoj de Havano oni fortigis la kontrolojn epidemiologiajn, tiel ke ili havas aktivajn kazojn. Nuntempe  13 provincoj ekpaŝas iom post iom al la tria fazo de la rekuperiĝo, dum Havano restas en la unua fazo kaj la najbara provinco Mayabeque restas en la dua fazo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up