Logo Radio Habana Cuba

Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Kubo raportas 33 novajn kazojn de Covid-19 dum la lastaj 24 horoj

Havano,  jul 29 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi mardo, oni konfirmis  33 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je  2588  personoj. 

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  326  pacientoj. Aliaj  3339  personoj estas kontrolataj  tra la baza sanatento.

En tiu tago oni analizis 3236  samplojn, el kiuj nulo  estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 256 997 studitajn samplojn kaj 2588 pozitivojn.

En Kubo ĝis hodiaŭ,  el ĉiuj konfirmitaj kazoj 87,5% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  196  personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 55,1% estis sen simptomaj.

La nombro da forpasintoj entute estas je 87, kun indikilo de morteco je 3,36% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 112 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2352  jam rekuperiĝintaj (1  pliaj hieraŭ). Neniu   paciento  estas en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   15 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  3,97 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 53,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 8 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,87%.

La tuta lando estas jam en rekuperiĝa etapo. En 12  kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj kaj pro tio la lando travivas  la rekuperiĝan etapon.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo  la aŭtoritatuloj insistas pri konservo de higienaj reguloj por eviti revigliĝon de la nova kronviruso kaj en 5 municipoj de Havano oni fortigis la kontrolojn epidemiologiajn, tiel ke ili havas aktivajn kazojn. Nuntempe  13 provincoj ekpaŝas iom post iom al la tria fazo de la rekuperiĝo, dum Havano restas en la unua fazo kaj la najbara provinco Mayabeque restas en la dua fazo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 02-08-20
  • Esperanto 26-07-20
  • Esperanto 19-07-20
  • Esperanto 12-07-20
  • Esperanto 05-07-20
  • Esperanto 28-06-20
vizitkalkulilo

8462326

  • maxima: 19729
  • yesterday: 6638
  • today: 4898
  • online: 272
  • total: 8462326