Kubo funebras pro la forpaso de Eusebio Leal

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-07-31 17:13:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Dro. Eusebio Leal Spengler, historiisto de Havano kaj brila oratoro

Havano, jul 31 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel sendis kondolencojn al familianoj kaj amikoj de la Historiisto de Havano, dro. Eusebio Leal, forpasinta hodiaŭ en tiu ĉi urbo kaŭze de longa malsano.

Per mesaĝo en la socia retejo Tvitero, la prezidento esprimis : “forpasis Don Eusebio de la enamiĝinta memoro, tiu, kiu igis nin plori kaj ridi per la historio de la nacio, kiu ni estas, donante al ĝi karakteron kaj animon, metante nomojn kaj lumigante la mallumojn, kvazaŭ lumiganto meze de la nokto. Niaj kondolencoj al familianoj kaj geamikoj”.

Díaz-Canel ankaŭ esprimis “hodiaŭ forpasis la kubano, kiu savis Havanon laŭ mendo de Fidel kaj tion faris tiom pasie, ke lia nomo ne plu estas lia, sed sinonimo de la urbo. Forpasis nia kara Leal.”

“Ni celebru lian mirindan vivopason, tro mallonga por tiuj, kiuj amis lin pro lia verko kaj pro li mem. Ni devas daŭre iri sur tiuj spuroj, la pacienca kaj senfina laboro savi la patrobienon de nia Kubo, kiun li tiom multe amis kaj al kiu li konsekris sian vivon”.

Eusebio Leal Spengler naskiĝis en Havano, la 11-an de septembro de 1942, estis membro de la centra komitato de la komunista partio de Kubo kaj deputito al la nacia asembleo de la popola povo.

Krome, ambasadoro de Bona Volo de la sistemo de UN kaj asesoranto pri la temo por elradikiĝo de la malriĉeco de la programo de UN por evoluigo. Honordoktoro de kelkaj universistatoj de Latinameriko kaj Europo.

 Li posedis plurajn distingojn kubajn kaj internaciajn. Leal estis eksterordinara oratoro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up