Kubo raportas 31 novajn kazojn de Covid-19 kaj unu forpason dum la lastaj 24 horoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-04 09:58:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  aŭg  4 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi lundo, oni konfirmis  31 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je  2701  personoj. Li esprimis kondolencojn pro forpaso de unu paciento.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  463  pacientoj. Aliaj  6467  personoj estas kontrolataj  tra la baza sanatento.

En tiu tago oni analizis 3389  samplojn, el 31  estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 277 867 studitajn samplojn kaj 2701 pozitivojn.

En Kubo ĝis hodiaŭ,  el ĉiuj konfirmitaj kazoj 86,5% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  227  personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 55,4% estis sen simptomaj.

Hieraŭ forpasis viro 84-jara, kies evoluo estis tre rapide malbonĝinta. Tiam la nombro da forpasintoj entute estas je 88, kun indikilo de morteco je 3,26% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 113 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2382  jam rekuperiĝintaj (4  pliaj hieraŭ). Unu   paciento  estas en grava, sed stabila stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   18 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  3,81 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 54% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 9 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,74%.

La tuta lando estas jam en rekuperiĝa etapo. En 11  kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj. La insulo travivas  la rekuperiĝan etapon.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo  la aŭtoritatuloj insistas pri konservo de higienaj reguloj por eviti revigliĝon de la nova kronviruso kaj en 5 municipoj de Havano kaj en la municipo Bauta de la najbara provinco Artemisa, oni fortigis la kontrolojn epidemiologiajn, tiel ke ili havas aktivajn kazojn.

Nuntempe  13 provincoj travivas  la trian fazon de la rekuperiĝo, dum Havano restas en la unua fazo kaj la najbara provinco Mayabeque restas en la dua fazo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up