Asertas Díaz-Canel ke la stratoj apartenas al la kuba popolo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-05 08:44:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 5 (RHK) La frontado kontraŭ deliktuloj, kies agoj damaĝas la popolon, estis postulo de la loĝantaro. Pri tio, la kuba prezidento emfazis ke temas pri batalo popola kontraŭ tiuj, kiuj akaparas kaj revendas en kunteksto tre kompleksa pro la batalo kontraŭ la Covid-19.

La prezidento emfazis ke “ ni ne agas kontraŭ tiu, kiu vicas por akiri produktojn, sed kontraŭ  tiuj, kiuj agas kontraŭleĝe”.

Nia batalo, li aldonis, “estas ne permesi la ekonomian agon kontraŭleĝan kaj en tio elstaras kelkaj elementoj por agi: ni devas identigi tiujn personojn por ne erari, la profilaktiko, la sistemo de popola ordo kaj agado sen faciligi senpunecon.”

Díaz-Canel ankaŭ atentigis pri opini-tendencoj, kiuj klopodas senvalorigi la celojn de la operacio entreprenita por alfronti tiujn deliktojn; oni klopodas viktimigi tiujn figurojn, kiuj alproprigas al si la rajton ordigi vicojn en vendejoj.

Tiuj, kiuj intencas defendi la deliktojn, uzas la mankojn en niaj vendejoj, ligitajn, laŭ ili, ne al la usona sieĝo kaj aliaj limigoj; sed al la kuba registaro, kaj  tio estas malhonesta kaj evidentigas ilian moralan econ.

Díaz-Canel asertis ke “ni estas la unuaj kiuj agnoskas niajn mankojn; sed ekzistas daŭra laboro, kiu evidentiĝas en la maniero en kiu, kune kun la popolo ni batalis kontraŭ la pandemio, lerninte, danke al la revolucio kaj la unueco.

La kuba prezidento insistis ke “ni agas laŭ peto de la loĝantaro, pro la denuncoj kaj malkontentiĝoj de la popolo.

Kaj kiam oni ne respektu la decidojn adoptitajn, asertis la prezidento, ni agos severe, ĉar la kubaj stratoj apartenas al la revolucia popolo kaj al la laboristoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up