Obama elektis maljusticon: la kazo de la kvin kubanoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-05-14 12:10:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La solidara organizaĵo France Cuba prezentis en Parizo la dokumentan filmon “La Kvin: Obama kaj la elekto de maljustico” kiu traktas pri la kazo de la kvin kubaj kontraŭteroristoj maljuste punitaj kaj malliberigitaj en usonaj malliberejoj.
La dokumenta filmo estis produktita de la franca organizaĵo kaj reĝisorita de la ĵurnalisto kaj verkisto kolombia Hernando Calvo Ospina, kun la celo konsciigi la francan publikon pri la maljustico altrudita al tiuj kubanoj kaj ĝi estos tradukita al la angla lingvo.
Laŭ  emfazis la reĝisoro ili konsideras ke la ĉefa batalo favore al tiu kaŭzo devas esti ene de Usono mem.
Por realigi tiun dokumentan materialon Calvo Ospina dialogis kun Ignacio Ramonet, antaŭa direktoro de Le Monde Diplomatique; kun monsinjoro Jacques Gaillot; kun la verkisto Maurice Lemoine, kiu verkis romanon pri la temo kaj ankaŭ kun la aktivulo Anny Arroyo kaj la muzikisto Sergent García.
Li asertis ke “temas pri jura internacia skandalo ĉar la akuzitoj konsekris parton de sia vivo kun enorma sinofero por eviti teroristajn atencojn kontraŭ sia lando, kaj tiuj personoj estis arestitaj en Usono kaj komdamnitaj je punoj ekstreme fortaj” emfazis Ramonet.
Gerardo Hernández, Ramón Labañino, Antonio Guerrero, Fernando González kaj  René González estis arestitaj en 1998 kaj altrude juĝitaj per manipulata proceso en Miamo.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up