Kubo raportas 35 novajn kazojn de Covid-19 dum la lastaj 24 horoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-12 09:46:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  aŭg  12 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi mardo, oni konfirmis  35 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 kaj la totalo akumulita restas je  3128  personoj. 

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  1135  pacientoj. Aliaj  11 501 personoj estas kontrolataj  tra la baza sanatento.

En tiu tago oni analizis 4256  samplojn, el ili 35 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 309 908 studitajn samplojn kaj 3128 pozitivojn.

En Kubo ĝis hodiaŭ,  el ĉiuj konfirmitaj kazoj 83,7% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  310  personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 57,5% estis sen simptomaj.

La nombro da forpasintoj entute estas je 88, kun indikilo de morteco je 2,81% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 113 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2504  jam rekuperiĝintaj (32  pliaj hieraŭ). Kvar  pacientoj  estas en grava stato kaj 2 en kriza stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   20 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  3,66 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 54% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 10 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,64%.

Kubo  trapasas rekuperiĝan etapon, tamen,   Havano retroiris al fazo de loka transmisiado,  dum  la najbara provinco Artemisa retroiris al la dua fazo kaj ĝia municipo Bauta al la 1-a fazo pro la malfavora evoluo dum la lastaj du semajnoj.

Spite al la favora evoluo de la malsano en 10 provincoj, oni  proponis intensigon de la kontroloj epidemiologiaj tutlande, kaj ankaŭ reduktigon de la movebleco inter la okcidentaj provincoj, speciale en  Havano.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up