Vakcina kandidato avancas al nova paŝo en la klinika elprovo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-31 09:10:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 31 aŭg (RHK) Post unu semajno da atento al la unuaj volontuloj, la esplora teamo de la vakcina kandidato kontraŭ la Covid-19 transdonas hodiaŭ la dosierojn al la regula institucio, kiu rajtigos la elprovon avanci al la sekva ŝtupo nun en fazo 1.

Antaŭe estis informite ke post la unuaj 48 horoj ricevi la kuban vakcinan kandidaton, la unuaj 20 volontuloj de la klinika elprovo kontraŭ Sars-Cov-2 Finlay FR-1, tute bone fartis.

La informa noto nro.1 de 2020 de la klinika provo sciigis ke la sola kontraŭa efiko registrita estis malforta doloro en la injekto-loko, kiu estas aldona efiko komuna por ĉiuj vakcinoj.

Vacuna cubana en fase 1 de ensayo.

La unua raporto pri sekureco estos liverita hodiaŭ,  la 31-an de aŭgusto, al la aŭtoritatoj de la centro por kontrolo ŝtata de medikamentoj, ekipaĵoj kaj medicinaj iloj, laŭ informis komuniko en la retejo de la Instituto Finlay de Vakcinoj, gvida projekto-centro.

Poste komenciĝos la elprovo kun la ceteraj volontuloj antaŭviditaj, kiuj apartenas al la aĝo-grupo inter 60-80 jaroj.

Ĝis nun la laborprogramo antaŭvidita efektiviĝas en tiu ĉi klinika elprovo, per kiu oni taksas la sekurecon, reakcikapablon kaj imunigokapablon en sanaj adoltoj inter 19 kaj 80 jaroj.

Kubo estas unu el la 14 landoj, kiuj sukcesas avancigi vakcinan kandidaton kontraŭ la Covid-19 ĝis la fazo de klinikaj elprovoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up