Kubo raportas 43 novajn kazojn de Covid-19 kaj unu forpasinton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-07 11:58:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  sep 7 (RHK) La  ministerio de publika sano de Kubo,  per la  dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis  ke je la fermo de tiu ĉi dimanĉo, oni konfirmis  43 novajn kazojn pozitivajn  kaj unu forpasinton de Covid-19 por totalo de 102. La totalo akumulita de malsaniĝintos estas je  4352.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  1469 pacientoj. En tiu ĉi tago oni analizis 7164  samplojn kaj la lando jam akumulas 439 204 studitajn samplojn. Totalo de aktivaj kazoj pozitivaj estas 606 pacientoj.

En Kubo ĝis hodiaŭ,  el ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,3% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  426 personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 58,7% estis sen simptomaj. El la totalo hodiaŭa 16 estas de Havano kaj 1 importita.

La nombro da forpasintoj entute estas je 102  kun indikilo de morteco je 2,34% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 22 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 111 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 3642  jam rekuperiĝintaj (52 pliaj hieraŭ). Dek   pacientoj  estas en grava stato kaj 2 en kriza stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   26 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  3,28 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ  53% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 14 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,46%.

Kubo  trapasas rekuperiĝan fazon, tamen,   Havano estas en   fazo de loka transmisiado,  tial la urbo travivas  etapon per limigaj regulaĵoj cele bremsi la kontaĝon.

La  aŭtoritatuloj insistas pri memdisciplino kaj plenumo de la higienaj kaj sanitaraj regulaĵoj. Kubo intensigas la kontrolojn de kontaktoj kaj altigas la nombron da  testoj  pro la malfavora evoluo dum la lastaj du semajnoj ĉefe en Havano, sed ankaŭ en aliaj regionoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up