Kubo celebras la mondan tagon de alfabetigo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-08 11:27:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 8 (RHK) Kubo celebras hodiaŭ la Mondan Tagon de Alfabetigo kun la rekono internacia al ties edukaj sukcesoj, speciale, pro la alfabetiga kampanjo de 1961, kiu transformis la landon en la unuan teritorion liberan je analfabetismo en la regiono.

La organizo de UN por edukado, scienco kaj kulturo (UNESCO), taksis tiun ĉi iniciaton kiel ekzemplo pionira de la valoroj impulsataj de tiu organismo por la Tagordo 2030.

“Sen antaŭaĵoj en Latinameriko kaj Karibio, tiu ĉi okazaĵo konsistigis startpunkton por la notindaj progresoj klerigaj atingitaj de la lando”, agnoskis de antaŭnelonge, la Nacia Komisiono Kuba de Unesco per la socia retejo Facebook.
La kampanjo markis la postan trairon de la lando, kie ekzistis 979 200 analfabetoj en 1961 kaj pli ol 800 mil infanoj inter 5 kaj 15 jaroj ne ĉeestis lernejon.

Kun la premiso ampleksigi la edukajn garantiojn, pli ol 100 mil studentoj estis kunvokitaj de Fidel Castro, gvidanto de la kuba revolucio por la movado, kiu komenciĝis la 1-an de januaro 1961.

Poste aliĝis 14 mil gelaboristoj, kiuj centrigis siajn laborojn en kamparaj regionoj, kaj 34 mil volontulaj instruistoj.

Kiel rezulto de tiu ĉi kampanjo, 707 200 analfabetoj eklernis legi kaj skribi, kio malpliigis la indikilon de analfabeteco ĝis 3,9%, kaj oni faciligis la aliron senpagan kaj universalan al la diversaj edukaj niveloj.

Preskaŭ 6 jardekoj poste, kaj meze de kompleksa scenejo provokita de la Covid-19, Unesko rekonas la strategiojn de Kubo en la fako de edukado inkluziva kaj kvalita, kiel estas subskribite en la plej ĵusa raporto de tiu organismo pri atento al edukado en la mondo 2020, konata kiel GEM.
 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up