Kubo kaj Unesko pritraktos politikajn, ekonomiajn kaj sanitarajn defiojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-09 17:39:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Parizo, sep 9 (RHK) La organizo de UN por edukado, scienco kaj kulturo, Unesko, kaj Kubo inaŭguros ĉi-ĵaŭde enlinian forumon por pritrakti,  kun la subteno de spertuloj, la defiojn ekonomiaj, politikajn kaj sanitarajn derivitajn de la Covid-19 en Latinameriko kaj Karibio, laŭ estis informite. 
  
Per komuniko, precizigis la ĝenerala direktorino de Unesko, Audrey Azoulay, kaj la konstanta delegitino de la insulo antaŭ la organizo multflanka, Yahima Esquivel, oni instalos kunsido el kiu fontos proponoj de publikaj politikoj, kun emfazo en la malpliigo de la sociaj malegalecoj.

Laboro, atento al la plej vundeblaj personoj, la sociaj kohero kaj rekuperiĝo de sano kaj bonfarto homaj estos en la atento-centro de la iniciatoj atendataj en regiono aparte suferanta la pandemian vipon.

Krom la forpaso de pli ol milion-kvarono da homoj pro la Covid-19, la virusa malsano provokos ĉi-jare tutfalo de la Malneta Interna Produkto ĝis 9,1% laŭ la kalkuloj de la komisiono ekonomika de UN por Latinameriko kaj Karibio (Cepal).

Laŭ la komisiono, tiaspeca bato supozos jardeko de retroiro en la enspezo-niveloj por ĉiu loĝanto en tiu ĉi regiono.
En la forumo oni anoncis la partoprenon de ekspoziciantoj kiel la nobelpremiito pri paco el Gvatemalo kaj ambasadorino de Bona Volo, Rigoberta Menchú; la profesoro de la Universitato de Coimbra (Portugalio) Boaventura de Sousa Santos, kaj la prezidanto de la Domo de la Amerikoj kaj eksministro de kulturo de Kubo, Abel Prieto.

La ĝenerala vicdirektorino de homaj kaj sociaj sciencoj de Unesko, Gabriel Ramos, fermos la debaton, kiu estos resumita de la reprezentanto de la organizo en Gvatemalo, la kubano Julio Carranza.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up