Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Fidel Castro: la homo devas roli centre kiam temas pri bona ekonomia politiko.

La ideo de la kuba gvidanto Fidel Castro, ke ekonomia kaj socia politiko prava devas havi kiel centron kaj prizorgon la homom mem, estis konfirmita dum renkontiĝo okazanta en Havano en la Unua Kongreso Internacia pri ekonomia mastrumado kaj evoluo.
La kongreso arigas pli ol 800 ekonomistojn el 26 landoj en la Kongresa Palaco de Havano, kie la prezidanto de la nacia asocio de ekonomistoj kaj librotenistoj de Kubo (ANEC), Danilo Guzmán, memorigis tiujn ideojn kaj aldonis ke tiusence, ĉiu politiko devas konduki al evoluo.
La kongresajn sesiojn ankaŭ partoprenas Salvador Valdés Mesa, membro de la politika buroo de la komunista partio kaj vicprezidanto de la ŝtata konsilantaro, kiu argumentis ke la projekcio de la loka evoluo devas esti starigata kongrue al la nacia strategio kaj esti konceptita kiel procezo de ekonomia kresko kondukonta al pli bona vivnivelo de la civitanaro.
Li parolis pri multaj novaj spertoj kaj ankaŭ malnovaj formoj asociiĝi, kiuj reaperas sub la ideoj ke eblas solidara ekonomio, ne malamika al la socia kaj natura vivo, enradikiĝanta en socio pli justa.
Guzmán precizigis ke nuntempe, tiaspeca ekonomio estas projektata kiel paradigmo kiu povas kontribui al la latinamerika integriĝo, kaj al la emancipiĝo disde la strukturoj dominantaj de la financa kapitalo kaj transnaciaj kompanioj.
La prezidanto de la ANEC, asertis ke Kubo avancas al evoluo kongrue  al siaj propraj trajtoj, kaj sin prezentas kun pli da forto en la ĉirkaŭaĵo de la ne evoluintaj landoj kaj en la internacia ekonomia areno, kun tute alia sperto.
Ekde tiu perspektivo, li esprimis, la ekonomia sistemo regonta en Kubo daŭre baziĝos en la socialista proprieco de la popolo sur la fundamentaj produktiloj.
Dum la kongreso oni prezentis tri ĉefajn prelegojn, nome de la doktoro José Félix Rivas Alvarado, direktoro de la Centra Banko de Venezuelo; Ricardo Young, fondinto de la instituto Ethos de Brazilo; kaj Luis Vázquez, direktoro de  Revizorado de la firmao KPMG de Panamo.
Aliaj fakaj eventoj sesios ĝis la 17-a de oktobro. La inaŭguran ceremonion partoprenis ankaŭ Lina Pedraza, kuba ministro pri financoj kaj prezoj kaj René Hernández,  vicministro pri ekonomio kaj planado.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 22-10-17
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
vizitkalkulilo

3853834

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4211
  • today: 1010
  • online: 180
  • total: 3853834