Privata sektoro kuba kaj fakaj entreprenoj ŝtataj avancas pri importado kaj eksportado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-10 10:24:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 10 (RHK) Post la ekvalidiĝo, de antaŭ tri semajnoj proksimume, de la normoj kiuj gvidas la komercajn rilatojn inter la fakaj entreprenoj de ekstera komerco kaj la ne ŝtata sektoro, jam estis subskribitaj  naŭ kontraktoj, tri por eksporti kaj ses por importi, kio spegulas la progresojn de regulaĵo ĵus komencita.

Laŭ la datumoj donitaj de la ministro de ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, en la televida programo Ronda Tablo, ĝis nun oni kaptis pli ol 780 konkretajn interesojn jen de importado jen de eksportado, kio inkluzivas pli ol 550 privatajn laboristojn, ĉirkaŭ 90 kooperativojn, kaj pli ol 150 aliajn privatuloj kun interesaj eksporto-projektoj.

Rilate la eksportadon, la ministro sciigis ke la unua kontrakto subskribita temas pri inĝeniera servo, donata de kooperativo ne agrokultura de la provinco Matanzas, kaj oni intertraktas aliajn 44 kontraktojn.

Pri importado, li aldonis, oni studas 70 proponojn. La unua kontrakto fariĝis tre rapida, ĉar temas pri fridiga gaso, kiu estis en konsigno, kaj tial, oni ne devis serĉi ĝin en la internacia merkato.

Laŭ sciigis Malmierca Díaz, inter la proponoj eksporteblaj elstaras la vegetala karbo, fruktoj kaj vegetaloj freŝaj kaj konservitaj, ekologia ligno, naturaj kemiaĵoj, miela sapo, kaj informaj servoj kaj programaro.

Rilate al importado, li elstarigis la intereson pri krudaĵoj diversaj, vic-pecoj, komputiloj, grafikaj produktoj, vitro, fekundigaĵoj, plagicidoj, pneŭmatikoj, ktp.

Li ankaŭ parolis pri malregulaĵoj prezentitaj rilate la malfermon de kontoj bankaj en konvertebla valuto, kaj emfazis pri la volo kontribui, pere de institucioj kiel ProCuba, en la kapabligo de la personaro, kiu komencas labori en tiuj ĉi agoj.

Li reemfazis bazajn principojn kiel kvalito, kiuj devas esti karakteriza trajto de la eksporteblaj produktoj; ankaŭ parolis pri la bezono importi tion, kio favoru la subtenon de difinita produktiva ĉeno kaj la ĉefa rolo de la kontrakto.

Li elstarigis ke la 37 entreprenoj fakaj aprobitaj, pretas doni la bezonatajn servojn kaj estas ilia respondeco tion fari efike kaj kvalite.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up