Kubo raportas 81 novajn kazojn de Covid-19 kaj unu forpasinton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-22 11:20:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  sep 22 (RHK) La  ministerio de publika sano de Kubo,  per la  dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis  ke je la fermo de tiu ĉi lundo, oni konfirmis  81 novajn kazojn pozitivajn  kaj unu forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je  5222.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 8074 pacientoj plus iliaj kontaktoj kaj suspektemaj. En tiu ĉi tago oni analizis 8175  samplojn kaj la lando jam akumulas 554 425 studitajn samplojn. Totalo de aktivaj kazoj pozitivaj estas 597  pacientoj.

En Kubo,  ĝis hodiaŭ,  el ĉiuj konfirmitaj kazoj 90,2% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  440 personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 59,5% estis sen simptomaj. El la totalo hodiaŭa  42 estas de Havano,  24 de Matanzas, 13 de Ciego de Ávila, 1 de S. Spiritus plus  Artemisa, Mayabeque kaj Holguin en la oriento. Neniu importita.

La nombro da forpasintoj entute estas je 117  kun indikilo de morteco je 2,24% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 20 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 114 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 4506  jam rekuperiĝintaj (44  pliaj hieraŭ). Ok     pacientoj  estas en grava stato kaj 3 en kriza stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   30 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  3,09 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ  51% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 15 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,39%.

Kubo  trapasas rekuperiĝan fazon, tamen,   Havano estas en   fazo de loka transmisiado,  tial la urbo travivas  etapon per limigaj regulaĵoj cele bremsi la kontaĝon kaj same okazas en la centra provinco Ciego de Ávila kaj en aliaj distriktoj en Matanzas kaj Holguín, en la orienta regiono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up