Kubo kaj Rusio fortigas sian kunlaboron pri energio, bankoj kaj sano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-30 10:28:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ricardo Cabrisas, kuba vicunua ministro

Moskvo, sep 30 (RHK) Rusio kaj Kubo fortigis sian kunlaboron pri energio, bankaj aferoj kaj sano, post renkontiĝo de la vicunua ministro, Ricardo Cabrisas, kun estraranoj de tiuj sferoj en tiu ĉi urbo, kie li kunsidas hodiaŭ kun diversaj entreprenistoj.

La altranga funkciulo kuba devos kunsidi en tiu ĉi lasta labortago kun diversaj entreprenoj, kiuj esprimis sian interesiĝon labori kun Kubo; li ankaŭ renkontiĝos kun  aŭtoritatuloj de la ministerio de transporto, laŭ komuniko de la insula ambasado en tiu ĉi lando.

Cabrisas dialogis kun la vicguberniestrino de la Centra Banko de Rusio, Ksenia Yudaeva, pri la kunlaboro inter la du bankaj sistemoj, kiuj ratifis la volon plu ampleksigi siajn ligojn cele al komunaj interesoj.

Cabrisas ankaŭ kunsidis antaŭe kun la ministro rusa pri energio, Alexander Novak, kiu pritraktis la evoluon de la ĉefaj projektoj de la energia sektoro, kiuj kontribuas kun prioritataj programoj en Kubo kaj interkonsentis subteni la evoluigon en ties plenumo, ĉar temas pri aferoj ligitaj al la ekonomia evoluo de la insulo.

Cabrisas kaj la rusa ministro pri sano, Mijail Murashko, pritraktis la spertojn rilate la pandemion de la Covid-19; ankaŭ pri la reciproka kunlaboro kaj realaj potencialoj por ampleksigi la kunlaboron ĉi-sfere, aparte en la prisanaj kaj bioteknologiaj temoj.

Ĉiuj renkontiĝoj okazis en frateca etoso, kongrue kun la historiaj rilatoj de amikeco kaj la bonega stato de la politikaj rilatoj, kiuj ekzistas inter ambaŭ, laŭ sciigas la komuniko de la insula ambasado.

En la kunsidoj, ambaŭ partneroj ratifis la potencialojn por ampleksigi la kunlaboron en ĉiuj branĉoj kaj ratifis la karakteron de strategia partnero kaj aliancito kiel bazo de la reciprokaj rilatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up