Kubo raportas 73 novajn kazojn de Covid-19 kaj neniun forpasinton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-01 11:43:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

Dro. Francisco Durán, estro de epidemiologio Minsap

Havano,  okt 1 (RHK) La  ministerio de publika sano de Kubo,  per la  dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis  ke je la fermo de tiu ĉi merkredo, oni konfirmis  73 novajn kazojn pozitivajn  kaj neniun forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je  5670.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 6669 pacientoj plus iliaj kontaktoj kaj suspektemaj. En tiu ĉi tago oni analizis 7186  samplojn kaj la lando jam akumulas 621 180 studitajn samplojn. Totalo de aktivaj kazoj pozitivaj estas 624  pacientoj.

En Kubo,  ĝis hodiaŭ,  el ĉiuj konfirmitaj kazoj 91% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  443 personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 60,7% estis sen simptomaj. El la totalo hodiaŭa  9 estas de Havano,  1 de Matanzas, 50 de Ciego de Ávila kaj  13 de S. Spiritus en la centro de la insulo. Unu estas importita.

La nombro da forpasintoj entute estas je 122  kun indikilo de morteco je 2,17% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 114 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 4922  jam rekuperiĝintaj (29  pliaj hieraŭ). Sep     pacientoj  estas en grava stato kaj 2 en kriza stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   33 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  2,99 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ  50% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 16 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,34%.

Kubo  trapasas rekuperiĝan fazon. Kaj   Havano ekde hodiaŭ fleksigas  limigajn regulaĵojn cele bremsi la kontaĝon. Nuntempe,  en la centra provinco Ciego de Ávila la situacio estas kompleksa kaj estas epicentro de la kontaĝoj. Ankaŭ estas limigoj  en aliaj distriktoj en Matanzas kaj  Sancti Spiritus, kiuj raportas kontaĝojn dum la lastaj semajnoj.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up