La kooperativoj: malnovaj laborformoj sed en novaj agadkampoj

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-05-19 13:15:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kiel  parto de la nuna strategio aktualigi la kuban sociekonomian modelon, la lasta kongreso de la partio aprobis la gvidliniojn de la ekonomia kaj socia politiko kiu jam eniras pli profundan etapon en la serĉado de pli produktiva kaj prospera lando.
 
La kooperativoj en Kubo jam de multaj jaroj pruviĝis kiel efika labormaniero uzata preskaŭ ekskluzive en la agrikulturo, sed nun pluraj agadoj en la servoj kaj produktado ankaŭ aplikas ĝin kun pozitivaj rezultoj.
 
Laŭ informoj de Grisel Tristá Arbesú, estrino de la areo por pliperfektigi tiun agadon kadre de la konstanta laborkomisiono kiu gvidas la starigon de la strategiaj gvidlinioj, nuntempe funkcias en la insulo 246 ne agrikulturaj kooperativoj, plus aliaj kiuj baldaŭ eklaboros kaj entute estos 498 ĝis nun jam rajtigitaj.

Tiuj kooperativoj transiras diversajn etapojn antaŭ ol esti enskribitaj oficiale en la merkata registrosistemo.
 
Ŝi raportis ke la kooperativoj jam laboras en la sektoroj de komerco, gastronomio kaj servoj; transportado de pasaĝeroj, kargoj kaj asociitaj servoj; konstruado, industrio, nutraĵoj, energio kaj librotenaj servoj.
 
Ŝi klarigis ke kiel preferataj unuoj kies agado ne estas ŝtata, la kooperativoj pli favorataj estas en sektoroj pli proksimaj al la loĝantaro, kiuj bezonas kaj uzas iliajn servojn kaj tiamaniere, la ŝtato konsideros ilin ene de la sistemo de planado de la tutlanda ekonomio.
 
La kooperativoj posedas juran personecon kaj ilian agadon regas la oferto-mendo, ili estas kolektiva proprieto kaj ne povas esti venditaj nek transdonitaj.
 
La funkciulino informis ke ankoraŭ estas pluraj obstakloj kaj malnovaj praktikoj kiuj ne estas bone aplikataj, interalie, miksado de funkcioj kaj misuzo de kompetentecoj.
 
Ŝi laste emfazis ke la solvo de multaj problemoj estas en la bona mastrumado de la tuta eksperimenta procezo nun okazanta kaj kun la interveno de la organismoj kaj la koncerna komisiono kiu prizorgas la starigon de tiuj novaj produktivaj formoj celantaj antaŭenigi la kuban ekonomion.
 
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up