Kubo raportas 15 novajn kazojn de Covid-19 kaj neniun forpasinton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-07 10:11:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  okt 7 (RHK) La  ministerio de publika sano de Kubo,  per la  dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis  ke je la fermo de tiu ĉi mardo, oni konfirmis  15 novajn kazojn pozitivajn  kaj neniun forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je  5898.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 4836 pacientoj plus iliaj kontaktoj kaj suspektemaj. En tiu ĉi tago oni analizis 6807  samplojn kaj la lando jam akumulas 663 612 studitajn samplojn. Totalo de aktivaj kazoj pozitivaj estas 452  pacientoj.

En Kubo,  ĝis hodiaŭ,  el ĉiuj konfirmitaj kazoj 91,8% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  446 personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 61 % estis sen simptomaj. El la totalo hodiaŭa  1 estas de Havano, 1 de Pinar del Rio, 3 de Ciego de Ávila kaj  10 de S. Spiritus en la centro de la insulo. 

La nombro da forpasintoj entute estas je 123  kun indikilo de morteco je 2,08% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 117 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 5321  jam rekuperiĝintaj (43  pliaj hieraŭ). 

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   35 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  2,93 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ  49% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 17 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,32%.

Kubo  trapasas rekuperiĝan fazon.  Havano  fleksigis  limigajn regulaĵojn cele bremsi la kontaĝon por reaktivigi sian ekonomion. Nuntempe,  en la centraj provincoj Ciego de Ávila kaj Sancti Spiritus la situacio estas kompleksa kaj ili estas epicentro de la kontaĝoj. Ankaŭ estas limigoj  en aliaj distriktoj en Matanzas, Artemisa kaj Mayabeque, en la okcidento de la insulo, kiuj raportis kontaĝojn dum la lastaj semajnoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up