Prezidis Raúl Castro kunsidon de la Politika Buroo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-08 10:01:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Laborkunsido de la politika buroo de la Centra Komitato 

Havano, okt 8 (RHK) Dum du tagoj, 6-7ª de oktobro, laborsesiis la politika buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio, prezidita de ties unua sekretario, la generalo de armeo, Raúl Castro.

La kunsido-tagordo inkluzivis analizon de kelkaj leĝoj prezentotaj por aprobo de la Asembleo de la Popola Povo, interalie, la leĝo de la Prezidento kaj Vicprezidento de la Respubliko; la leĝo de revoko de elektitoj al la organoj de la popola povo; la leĝo de organizo kaj funkciado de la konsilantaro de la  municipa administrado.

Ankaŭ estis prezentita la propono  pri aktualigo de la agadplano por alfronti la Covid-19, kiu estos diskonigita al la civitanaro.

Krome, oni pritaksis la preparlaborojn de la 8-a kongreso de la komunista partio okazonta en 2021.


fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up