Kubo raportas 26 novajn kazojn de Covid-19 kaj neniun forpasinton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-09 10:35:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  okt 9 (RHK) La  ministerio de publika sano de Kubo,  per la  dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis  ke je la fermo de tiu ĉi ĵaŭdo, oni konfirmis  26 novajn kazojn pozitivajn  kaj neniun forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je  5943.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 5049 pacientoj plus iliaj kontaktoj kaj suspektemaj. En tiu ĉi tago oni analizis 7208  samplojn kaj la lando jam akumulas 677 952 studitajn samplojn. Totalo de aktivaj kazoj pozitivaj estas 420  pacientoj.

En Kubo,  ĝis hodiaŭ,  el ĉiuj konfirmitaj kazoj 91,8% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  447 personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 61 % estis sen simptomaj. El la totalo hodiaŭa  20 estas de Havano, 2 de Pinar del Rio kaj  4 de S. Spiritus. 

La nombro da forpasintoj entute estas je 123  kun indikilo de morteco je 2,06% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 117 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 5398  jam rekuperiĝintaj (27  pliaj hieraŭ).
 
Tiamaniere, la indikilo de kontaĝitoj en Kubo por ĉiuj 100 mil enloĝantoj estas nur  je 5,60 personoj, kio montras sufiĉe bonan evoluon de la pandemio, kaj danke al tio, la lando eniros novan normalecon ekde la venonta 12-a de oktobro, escepte de Ciego de Ávila kaj Sancti Spiritus, kiuj restas en la fazo de aŭtoktona limigita transmisio, kaj Havano kiu pasos al fazo 3 de rekuperiĝo.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   36 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  2,91 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ  49% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 17 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,31%.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up