Prezentas kuba ministro ĉefelementojn de la sociekonomia strategio en la nova normaleco.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-13 10:48:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 13 (RHK) La vicunua ministro kaj ministro pri ekonomio, Alejandro Gil Fernández, asertis ke Kubo ne ĉesis pensi pri la evoluigo de sia ekonomio, spite a la kompleksa panoramo nun travivata pro la sekvoj de la pandemio kaj la plifortiĝo de la usona sieĝo ekonomia, komerca kaj financa kontraŭ la insulo.

Dum la televida programo Ronda Tablo, la ministro ree konfirmis kelkajn elementojn de la sociekonomia strategio de la insulo kaj la alpaŝojn donitajn  en ties apliko, sub gvido de la partia sekretario,  generalo de armeo, Raúl Castro, la prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero por alfronti, avanci kaj ne retroiri antaŭ la streĉa situacio travivata de la nacia ekonomio.

Li emfazis, kiel dirite de la kuba prezidento, ke la lando estis trafita de aliaj 121 regulaĵoj punigaj ekde 2019 ĝis nun, kun la specifa celo sufoki la ekonomion kaj provoki seniluziiĝon kaj malkontenton de la civitanaro.

Li klarigis ke en tiu scenejo, la ekonomio alfrontadas kreskon de la elspezoj, “ni devis eluzi preskaŭ mil milionojn da pesoj por financi la elspezojn de la publika sano”.

Li klarigis ke dum tiuj ĉi monatoj 150 mil gelaboristoj en la ŝtata sektoro estis laborhaltigitaj kaj 250 mil memlaboristoj ankaŭ devis halti. Eĉ tiuj, kiuj ne paraliziĝis havis malaltan nivelon de aktivadoj en ĉiuj sektoroj, li aldonis.

Al tio, aliĝas malkresko en la enspezofontoj pro fermo de landlimoj kaj damaĝoj en la eksportaj merkatoj, kvankam oni daŭre laboris por produkti eksporteblajn varojn, kio estas valida decido.

Ĉio ĉi eblis danke al la planado kaj al la potencialoj de la insulo plani siajn rimedojn kaj disponigi ilin al la plej praktikaj kaj efikaj branĉoj.

Klarigante la principojn de la strategio aprobita pasintjulie, la ministro sciigis ke kiam oni ĝin desegnis por alfronti la Covid-19, estis dividita en du etapoj; la unua enhavis tri fazojn, kiuj estis modifitaj ĉe la nova normaleco, kies ĉefa celo estas la sano.

Li elstarigis ke dua etapo, en malsamaj kondiĉoj de la produktiva agado kaj normaleco, “estas impulsi la ekonomion kaj regulaĵojn, kiuj ebligos starigi pli rapide elementojn jam skizitajn en la konceptigo de la ekonomia modelo.”

Li esprimis ke bezonatas doni plian ritmon al la strategio, al kio kontribuas la nova normaleco en kelkaj provincoj.
“Samtempe oni laboras por trapasi la nunan kuntekston, kiu bezonas unuecon kaj komprenemon de la popolo pri kiel antaŭeniri; ni  daŭre pensas pri nia evolu-modelo, pri  ties daŭrigeblo kaj en la transformoj farendaj por atingi tiun socialismon prosperan, kiun la kubanoj elektis kiel modelon”, li asertis.

La strategion formas  5 bazaj elementoj, nome, produktado kaj komercado de nutraĵoj; stimulo al eksportado; transformoj en la entreprena sistemo; plibonigo de la memstara laboro; kaj mon-ordigo, kiu inkluzivas eliminon de la duobla monunuo kaj monkurzo, sed enhavas aliajn elementojn.

PRI LA PRODUKTADO KAJ KOMERCADO DE NUTRAĴOJ

La ministro parolis pri la fleksigo de la kontraktoj por eventuala laborforto por la agrikulturo; novaj fiskaj stimuliloj por la etaj industrioj kaj komercado pomalgranda.

Ankaŭ pri la komenco en tri provincoj, Havano, Villa Clara kaj Santiago de Kubo, de vendado de krudaĵoj por la produktiva bazo en konvertebla valuto kaj la kreado de Banko de agrikultura subteno antaŭ fino de la jaro en la reto de la Banko de Kredito kaj Komerco.

Li klarigis la transformon de  komercado de agrikulturaj produktoj, sub leĝaj kondiĉoj; kaj pri la transformo de la ŝtata entrepreno en la agrikulturo, aparte en  la agroindustrio.

STIMULO AL EKSPORTADO

Li parolis pri la urĝo stimuli kaj ampleksigi la eksportaĵojn, kio ankaŭ validas por la ne ŝtata sektoro, kio jam komenciĝis kaj estas subskribitaj 15 kontraktoj.

Pri importado, same evoluas 66 kontraktoj kaj oni vidas la interesiĝon de la produktistoj kreskigi la aldonan valoron de siaj produktoj; li atentigis pri novaj fiskaj stimuliloj por la eksportado en ĉiuj sektoroj.

Li esprimis ke la monordigo de la lando havos favoran sekvon en la ampleksigo de eksportado; kvankam ĝi ne solvos ĉiujn problemojn, tamen, helpos faligi multajn obstaklojn, kiuj malhelpas la insulan ekonomion.

MONORDIGO

Pri la temo, Gil Fernández emfazis ke la monordigo, kun sekvoj en la entreprena kaj civitana vivo, ebligos elimini la duoblan monununuon kaj monkurzon, la troajn subvenciojn, la netaŭgajn senpagecojn kaj transformi la enspezojn.
Li elstarigis ke tiuj ŝanĝoj, sen ŝokaj terapioj, estas por la bono de la lando, por harmonia funkciado de la ekonomio kaj por bonfaro de nia popolo.

Li konfirmis, ke kvankam “ni ne estas kontentaj pri la atingoj ĝisnunaj en la starigo de la strategio”, se ni plu tenas la kontrolon de la pandemio kaj fokusiĝas en la laboro, eblas havi rezultojn, kaj ne nur rezisti la batojn de la usona sieĝo, sed kontribui al evoluo kaj atingi vivnivelon por la loĝantaro, kiu ebligos avanci al konstruo de socialismo prospera kaj daŭrigebla.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up