Kubo raportas 17 novajn kazojn de Covid-19 kaj neniun forpasinton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-13 13:01:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  okt 13 (RHK) La  ministerio de publika sano de Kubo, informis en sia retpaĝo  ke je la fermo de tiu ĉi lundo, oni konfirmis  17  novajn kazojn pozitivajn  kaj neniun forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je  6017.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 3275 pacientoj En tiu ĉi tago oni analizis 6655 samplojn kaj la lando jam akumulas 706 301 studitajn samplojn. Totalo de aktivaj kazoj pozitivaj estas 290 pacientoj.

El la totalo 14 estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj  dum unu estas importita por   totalo de  456 personoj  kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita ĝis nun 61 % estis sen simptomaj. El la totalo hodiaŭa  10 estas de Havano, 6 de Pinar del Rio  kaj   1 de S. Spiritus.
 
La nombro da forpasintoj entute estas je 123  kun indikilo de morteco je 2,05% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 117 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 5602  jam rekuperiĝintaj. Du pacientoj estas en kriza stato kaj 5 en grava stato. 

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   37 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  2,87 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ  49% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 17 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,29%.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up