Salajra reformo kernas en la nova ekonomia strategio kuba

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-14 10:44:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Alejandro Gil Fernandez kaj  Marino Murillo Jorge pri  monunigo en Kubo

Havano, okt 14 (RHK) La salajra reformo estas unu el la kernoj de la monordigo, kiun Kubo enkondukos kiel parto de la nova strategio sociekonomia starigita en la insulo.

Per elimino de la duobla monunuo kaj monkurzo, troigitaj subvencioj kaj senpagecoj, kaj kun la transformo de la enspezoj de la civitanaro, eblos plibonigi la ekonomian scenejon enlandan.

Tiel asertis Marino Murillo, estro de la konstanta komisiono por starigo kaj evoluigo de la Gvidlinioj de la partio kaj la Revolucio, kiu elstarigis la bezonon ĝin efektivigi por solvi la makroekonomiajn malekvilibrojn, favorigi la stimulilojn al produktado kaj plibonigi la konkurenc-kapablon je internacia nivelo.

La funkciulo klarigis ke post la unuigo de la unuiĝo de la du nunaj monunuoj kubaj, kiuj leĝe cirkulas enlande, okazos devaluto de la kuba peso (CUP), kiu ebligos korekti la prezo-distordon enlande
.
Neeviteble, li aldonis, altiĝos la pograndaj kaj pomalgrandaj prezoj, kio neprigas salajran reformon por ke la civitanaro povu akiri varojn kaj servojn.

Tiu transformo de la enspezoj estos stimulilo por labori, kaj avertis ke la formado de la minimuma salajro havos kiel referencon la valoron de baza manĝaĵ-kesto, kiu havos produktojn kaj subvenciitajn kaj  ne subvenciitajn.

Granda aspiro de Kubo estas ke ĉiuj salajritoj restu en pli bonaj kondiĉoj ol la nunaj, asertis la funkciulo, kiu elstarigis kiel la socia asekuro subtenos la familiojn kies enspezoj estu sub la necesa nivelo por akiri la viv-bezonaĵojn.

La salajro devas subteni la konsumon de la laboristo kaj ties familio, do, devas esti pli granda ol la baza manĝaĵ-kesto, li precizigis.

Rilate al la ebla inflacio, diris, ke estas unu el la riskoj, kvankam emfazis ke la ŝtato kreis kondiĉojn por ke la prezoj ne preteriru la desegnitan skemon.

Ekde la jaro 2011, surbaze de la Gvidlinioj de la 6-a kongreso de la komunista partio, oni aprobis la monunuiĝon kiel parton de la procezo de monordigo enlande.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up