Kubo raportas 56 novajn kazojn de Covid-19 kaj unu forpasinton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-16 12:16:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Dro. Francisco Durán, estro de epidemiologio

Havano,  okt 12 (RHK) La  ministerio de publika sano de Kubo, informis dum gazetara konferenco kun la estro de epidemiologio, dro. Francisco Durán,   ke je la fermo de tiu ĉi ĵaŭdo, oni konfirmis  56  novajn kazojn pozitivajn  kaj unu  forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je  6118.

En tiu ĉi tago oni analizis 7592  samplojn kaj la lando jam akumulas 728 426 studitajn samplojn. Totalo de aktivaj kazoj pozitivaj estas 290 pacientoj.

El la totalo 43 estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj,  dum dek  estas importitaj por   totalo de  466 personoj  kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita ĝis nun 61 % estis sen simptomaj. El la totalo de 46 aŭotoktonaj kazoj hodiaŭaj  19  estas de Havano, 11 de Pinar del Rio, 4 de Ciego de Ávila kaj   12 de S. Spiritus.
 
La nombro da forpasintoj entute estas je 124  kun indikilo de morteco je 2,02% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 117 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 5702  jam rekuperiĝintaj (24  pliaj hieraŭ). Du pacientoj estas en kriza stato kaj 3 en grava stato. 

Tiamaniere, la indikilo de kontaĝitoj en Kubo por ĉiu 100 mil enloĝantoj estas sub la nombro de 4 personoj, kio montras sufiĉe bonan evoluon de la pandemio, kaj danke al tio, la lando travivas novan normalecon ekde la 12-a de oktobro, escepte de Ciego de Ávila kaj Sancti Spiritus, kiuj restas en la fazo de aŭtoktona limigita transmisio, kaj Havano kiu estas en  fazo 3 de rekuperiĝo.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   37 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  2,83 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ  49% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 17 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,26%.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up