Prezentas Kubo raporton pri damaĝoj provokitaj de la usona sieĝo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-22 08:47:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Prezentas Kubo raporton pri la damaĝoj de la usona blokado

Havano, okt 22 (RHK) Kubo prezentas hodiaŭ la raporton pri damaĝoj provokitaj de la sieĝo-politiko trudata dum preskaŭ 60 jaroj flanke de la usonaj registaroj.

La prezenton faras Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj el la sidejo de tiu ĉi ministerio. Ĝi sesios virtuale kaj estos vive elsendata de la nacia televido kaj per la  retejo Cubaminrex.

La dokumento estas la argumento de la kuba propono antaŭ la Ĝenerala Asembleo de UN por ke Usono ĉesu sian politikon de sieĝo. Ĉi-foje la analizo de tiu propono  estis prokrastita pro la pandemio de la Covid-19 kaŭze de la damaĝoj al la laborsesioj de tiu monda organizo.

Tiu ĉi iniciato de Havano por ke Vaŝingtono ĉesu la ekonomian, financan kaj komercan blokadon, estis jam aprobita du dudeksep jaraj voĉdonoj en la asembleo de UN. 

Dum la lasta voĉdonado, fine de 2019, la iniciato de Kubo atingis 187 porajn voĉojn, tri kontraŭaj kaj du sindetenoj.


De tiam la registaro de Donald Trump aplikis pli ol cento da regulaĵoj samcelaj. Ĉio oazis spite al tio ke la insulo estas enmiksita en la frontado al la Covid-19.

Dum la lasta periodo la registaro de Trump obsediĝis al Kubo, kaj eĉ provokis subitan mankon de brulaĵoj pro persekuto al la cisterno-ŝipoj, kiuj portis la brulaĵojn al la insulo, kaj ankaŭ punojn al la provizaj kompanioj. Tian situacion la prezidento kuba Miguel Díaz-Canel difinis eŭfemisme kiel “energetika kojunkturo”. Eĉ petrolŝipo jam en kuba haveno, ricevis la ordonon ne elŝarĝi la vitalan provizaĵon.

En tiaj celoj, Usono kreis nigran liston por punoj, kie ĝi inkluzivis petrolkompaniojn,hotelojn, vendejojn de produktoj por la bazaj provizoj al la loĝantaro kaj aliaj.

Jam la 6-an de aprilo 1960 Lester D. Mallory, ŝtata vicsekretario asista por interamerikaj aferoj, per memorando al la ŝtatdepartemento difinis: “La plimulto de la kubanoj subtenas Castro-n… la sola maniero antaŭvidebla malpliigi tiun subtenon internan estas per maliluziiĝo kaj malkontento, kiuj devas estiĝi el ekonomia malbonfarto kaj materiaj malfacilaĵoj… ni devas uzi rapide ĉiujn rimedojn eblajn por malfortigi la ekonomian vivon de Kubo…”.

Kaj aldonis:” agadlinio, kiu estante kiel eble plej ruza kaj diskreta, atingu pliajn progresojn en la senigo je mono kaj provizoj por redukti la financajn rimedojn kaj realajn salajrojn, provoki malsaton, malesperon kaj faligo de la registaro”.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up