Kubo raportas 58 novajn kazojn de Covid-19 kaj neniun forpasinton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-23 11:28:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  okt 23 (RHK) La  ministerio de publika sano de Kubo, informis dum gazetara konferenco kun la estro de epidemiologio, dro. Francisco Durán,   ke je la fermo de tiu ĉi ĵaŭdo, oni konfirmis  58  novajn kazojn pozitivajn  kaj neniun  forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je  6479.

En tiu ĉi tago oni analizis 7107  samplojn kaj la lando jam akumulas 777 247 studitajn samplojn. Totalo de aktivaj kazoj pozitivaj estas 450 pacientoj.

El la totalo 57 estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj.   totalo de  466 personoj  kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita ĝis nun 61 % estis sen simptomaj. El la totalo de 57 aŭotoktonaj kazoj hodiaŭaj  29  estas de  Pinar del Rio, 19 el Artemisa,  3 de Ciego de Ávila kaj   7 de S. Spiritus. 

La nombro da forpasintoj entute estas je 128  kun indikilo de morteco je 2,02% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 117 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj

respektivaj landoj kaj 5702  jam rekuperiĝintaj (24  pliaj hieraŭ). Du pacientoj estas en kriza stato kaj 3 en grava stato. 

Tiamaniere, la indikilo de kontaĝitoj en Kubo je 4 por ĉiu 100 mil enloĝantoj, kio montras sufiĉe subkontrolan evoluon de la pandemio, kaj danke al tio, la lando travivas novan normalecon ekde la 12-a de oktobro, escepte de Ciego de Ávila kaj Sancti Spiritus, kiuj restas en la fazo de aŭtoktona limigita transmisio, same kiel Pinar del Rio dum la lastaj tagoj;  Havano  estas en  fazo 3 de rekuperiĝo.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   40 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  2,75 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ  49% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 19 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,22%.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up