Partoprenas Kubo en laborsesio de la Cepal pri la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-26 07:33:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 26 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel gvidas delegitaron de la insulo en la 38-a laborperiodo de la Ekonomika Komisiono de UN por Latinameriko kaj Karibio (CEPAL), kiu sesios por la unua fojo virtuale pro la epidemiologia situacio, ĝis la 28-a de oktobro, laŭ informas la retejo de la ministerio pri eksteraj rilatoj.

Laŭ la programo, Díaz-Canel transdonos formale la portempan prezidantecon de la Cepal al Kostariko, post dujara okupo ekde majo de 2018.

Analizinte la laboron de Kubo, Alicia Bárcena, ekzekutiva sekretario de Cepal, elstarigis ke la insulo “plenumis tre bonan agadon, kun givdkapablo, sindevigo kaj konvinko. Estis escepta, eminenta kaj akompanis nin kadre de tiu ĉi pandemio, montrante rapidan reagkapablon”, deklaris kaj elstarigis la solidaran kontribuon de la insulo, samkiel ties emfazo por meti la multflankismon kiel kerna elemento por daŭripova evoluigo kun egaleco.

Bárcenas esprimis ke oni “sopiros pri la gvidanteco de Kubo, sed ne pri Kubo, ĉar spite al la nuna transdono de la prezidanteco, ĝi daŭre estos, mi certas, aktiva rolanto tre grava”, raportis Prensa Latina.

La tagordo de la laborperiodo konsistas en dialogo de ministroj pri eksteraj rilatoj, kiuj pritraktos la ekonomikan rekuperiĝon PostCovid-19 kaj Politikan Deklaron, informis la vicministro kostarika Christian Guillermet, kaj inkluzivos  la kunsidon de la Kunlabora Komitato Sudo-Sudo kaj eventon pri la Defioj de la Karibo por konstrui pli bone, kaj aldone oni okazigos paralelajn eventojn pri afro-posteuloj,  pri aĝuloj, homaj rajtoj kaj socia protekto.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up