Ordinara periodo de la Nacia Asembleo pri novaj leĝoj kaj sociekonomia strategio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-28 09:15:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 28 (RHK) La Nacia Asembleo de la Popola Povo de Kubo (Parlamento) prezentas hodiaŭ por aprobo kvar leĝoprojektojn, kiuj estis modifitaj dum antaŭkunsido laŭ opinio de la deputitoj kaj la civitanaro; krome, ili debatos pri la sociekonomia strategio de la insulo.

La parlamento plenumas sian V-an ordinaran periodon de la 9-a leĝofaro virtuale, pro la preventaj regulaĵoj kaŭze de la Kovim-19.

La leĝaj proponoj rilatas al la ekstera servo, la organizo kaj funkciado de la ministra konsilantaro, la revoko de la elektitaj al la organoj de la popola povo, kaj la normo pri la prezidento kaj vicprezidento de la respubliko.
La parlamenta tagordo same inkluzivas la analizon de la buĝeta fermo de la jaro 2019, la dispozicioj adoptitaj en la periodo intersesia kaj enposteniĝos 20 novaj deputitoj.

Krome, la deputitoj ricevos informojn kaj debatos pri la landa strategio por fronti la ekonomian krizon kaj impulsi la evoluon de la  lando.

La ordinara serio de la Asambleo estos elsendita de la radio kaj la nacia televido ekde la 9.30 loka horo kaj tiel la loĝantaro povos sekvi la sesiojn okazantajn en la Kongresa Palaco de Havano kaj el la sidejoj, kie estas la deputitoj tutlande.

Tiu ĉi estas la unua ordinara kunsido de la jaro el la du reglamentitaj, pro la epidemiologia situacio, kaj antaŭe okazis du laborkunsidoj dediĉitaj al debato de la leĝoprojektoj, al informoj pri la insula frontado al la Kovim-19, kaj pri la monordigo kiun oni starigas.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up