Western Union fermas siajn oficejojn en Kubo fronte al punregulaĵoj de Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-28 09:33:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Western Union fermas siajn budojn en Kubo pro usonaj punreguloj

Havano, okt 28 (RHK) La inkluzivigo de la kuba kompanio Fincimex en la listo de limigitaj institucioj flanke de la usona ŝtata departemento pasintjunie kaj la modifoj anoncitaj de la usona departemento de Trezoro pri la regulaĵoj por kontrolo de aktivoj kubaj la pasintan 23-an de oktobro, malebligos la monsendojn al Kubo pere de usonaj kompanioj kun ĝeneralaj permesoj, kio damaĝas rekte la kuban popolon kaj ties familianojn.

Farante tion meze de pandemio, emfazas la cinismon, la malestimon al la kuba popolo kaj la oportunismon de la usona registaro, informas la kuba kompanio Financiera Cimez S.A. kiu garantiis profesi la respekton, la komercajn rilatojn kun usonaj kompanioj kaj de aliaj landoj por mastrumi la monsendojn al Kubo de antaŭ pli ol 20 jaroj. 

Dum 20 jaroj da laboro, ne estas perdoj da mono, kaj ja konstanta evoluigo de servoj, spite la premojn kaj agresojn al la bankaj kanaloj.

La monsendoj familiaj al Kubo estis politizitaj konstante flanke de la ekstrema dekstrularo kontraŭkuba. Ekde septembro de 2019, la usona registaro daŭre aplikas punregulojn por limigi la monfluon al la insulo.

La ĵusaj decidoj rekte atakas la familiajn monsendojn, eĉ kiam la proparolistoj de Vaŝingtono mensogas kaj klopodas ŝajnigi ke la limigoj estas nur kontraŭ unu specifa institucio.

Fincimez, kiel parto de la kuba financa sistemo, estas la institucio kiu pro suverena decido de la registaro estis komisiita por garantii la monsendojn al Kubo el Usono, kiuj estos komplete interrompitaj.

Inter la partneroj usonaj estas Western Union, institucio kies 407 pagobudoj distribuitaj tutlande, fermos kaŭze de tiuj brutalaj dispozicioj, kiuj krome, blokas la intertraktojn okazantajn laŭ peto de Fincimex de antaŭ kelkaj monatoj por lanĉi la monsendan servon tra bankaj kontoj en forta valuto.

La usona registaro estas la sola respondeca pro la interrompo de la servo inter la du landoj. La plimulto da kubaj elmigrintoj en Usono subtenas la ekziston de stabilaj ligoj kun siaj familioj, kaj la usona registaro tute malfermas agas por damaĝi tiujn ligojn.

Per oficiala komuniko Fincimex ratifas sian sindevigon kun la kuba popolo cele al identigo kaj plu teno de ordaj kaj sekuraj fluoj de monsendoj al la insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up