Kubo eniris la Traktaton de amikeco kaj kunlaboro de Asean

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-09 15:44:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Hanojo, nov 9 (RHK) La ministro de la Nacia Asocio de la Azia Sudoriento (Asean) konfirmis ĉi-lunde la akcepton de Kubo kiel membro de la Traktato de Amikeco kaj Kunlaboro (TAC) de la bloko.

Unuanime, la decido okazis dum virtuala kunsido inter la diplomatiestroj de la membrolandoj de tiu grupo, nome, Bruneo, Kamboĝo, Filipino, Indonezio, Laoso, Malajzio, Myanmar, Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamio- ĉi-lasta plenumas la rotacian prezidantecon de la grupo.

Diplomatiaj fontoj klarigis ke la aliĝo de la kariba lando al la interkonsento povus oficialiĝi ĉi-marde, kune kun tiuj de Kolombio kaj Sudafriko.

La decido jam estis farita la 12-an de septembro, sed ankoraŭ estis bezonata la aprobo de la ministroj pri eksteraj rilatoj de la Asocio.

Pasintseptembre, la kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, skribis en Tvitero, ke la aniĝo de Kubo al la TAC “kontribuos al profundiĝo de niaj rilatoj kun tiu prestiĝa organizo regiona kaj ampleksigos la kunlaborajn areojn kun la Sudorienta Azio”.

Kubo kaj la Asocio dividas similajn poziciojn pri ne enmiksiĝo en internaj aferoj kaj respekto plenan al la suvereneco kaj teritoria integriĝo de la ŝtatoj, samkiel la ceterajn celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN.

Kun kelkaj el la membrolandoj de la Asean, Kubo celebras ĉi-jare la 60-an datrevenon de diplomatiaj rilatoj; en la reciproka rilato, Kubo kunlaboris kun la membroj de Asean en la frontado al naturaj katastrofoj,  pri edukado, sano, formado de homaj rimedoj kaj sportoj, interalie.

En la multflanka agado, ambaŭ partoj interkonsentis poziciojn kaj subtenis unu la aliajn pri diversaj temoj de komuna intereso de la internacia tagordo.

La membroj de la Asean, kaj ĝi entute, subtenis ĉiam la rezolucion de la Ĝenerala Asembleo de UN, kiu petas ĉesigi la usona sieĝon kontraŭ Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up