Universitataj profesoroj de Usono petas nobelpremion pacan por kubaj kuracistoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-11 10:47:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 11 (RHK) Pli ol 200 usonaj universitataj profesoroj sendis leteron al la Komitato de Paco-Nobelpremio por subteni la nomumon de la kubaj kuracistoj al tiu premio en 2021, estis informite per gazetara komuniko.
 
Granda internacia kampanjo petas ke la premio estus donita venontjare al la kuracista taĉmento internacia “Henry Reeve” specialiĝinta pri situacioj katastrofaj kaj gravaj epidemioj. Tiu ĉi taĉmento estis kreita en 2005 de la kuba gvidanto Fidel Castro kaj laŭ la organiza komitato de Usono, la akademianoj skribintaj al la internacia komitato apartenas al diversaj fakoj, nome de sociologio kaj politikaj sciencoj ĝis etnaj studoj kaj juro.

La subskribintoj reprezentas vastan spektron de universitatoj el lernejoj de la Ligo Ivy kiel Harvard, Yale, Brown kaj Columbia, ĝis ŝtataj institucioj kiel la universitatoj de Massachusetts, Maryland kaj Kalifornio. 

La noto sciigas ke la kuracista brigado kuba sendis pli ol 50 brigadojn al landoj de la tuta mondo por kuraci personojn kun la Covid-19 kaj helpi preventi kontaĝojn meze de la pandemio.

 “Ĝis oktobro de tiu ĉi jaro, pli ol 3700 san-profesiuloj kubaj partoprenis en tiu ĉi klopodo”. 

Félix Kury, emerita profesoro de la ŝtata universitato de San Francisco kaj fondinto de la kliniko Martín-Baró, esprimis ke ne ekzistas pli bona momento ol tiu ĉi por elstarigi la senproficelan laboron de la kubaj profesiuloj, kiuj batalas kontraŭ la kronviruso dum riskas sin propran vivon, kaj asertis ke pro ties altruista kaj solidara laboro ili meritas la Pac-Nobelpremion. 

Adrienne Pine, direktorino de la programo Malegaleco kaj Sanprizorgo de la Universitato Amerika, esprimis ke ili agnoskas la eksterordinaran ekzemplon de internacia solidaremo donita de la kuba specialistoj, kiuj savas vivon tra la mondo dum en Usono la indikiloj de Covid atingas rekordajn nivelojn. 

Ili elstarigas ke, krom batali kontraŭ la Covid-19, la kubaj brigadoj de la taĉmento Henry Reeve, ankaŭ grave rolis post naturaj katastrofoj okazintaj en landoj kiel Gvatemalo, Bolivio, Meksiko, Salvadoro, Pakistano, Indonezio, Ĉilio, Ekvadoro kaj Haitio.
 
Ankaŭ memorigis ke inter la plej gravaj misioj de la brigado estis la batalo kontraŭ ebolo en okcidenta Afriko kaj kontraŭ ĥolero en Haitio.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up